Zagrebo

Zagrebo estas malnova mezeŭropa urbo. Dum jarcentoj ĝi evoluis kiel riĉa kultura, scienca kaj potenca komerca kaj ekonomia centro. Ĝi estas nodpunkto de gravaj trafikvojoj inter la Adriatika marbordo kaj la meza Eŭropo. Kiam en 1991 la kroata popolo akiris sian ŝtatan sendependecon, Zagreb fariĝis ĝia metropolo, politika kaj administracia centro de Respubliko Kroatio. Zagrebo estas ankaŭ ĉefpunkto por negoco, universitata centro, la urbo de kulturo, arto kaj distro. Al siaj gastoj Zagrebo disponigas la barokan agordon de la Supra urbo, pitoreskaj vendoplacojnn, diverspecajnvendejojn, riĉan sortimenton de metiaj produktoj kaj bongustajn hejmajn pladojn Zagebo estas urbo de verdaj kaj promenojoj kun pluraj ekskursolokoj en belega ĉirkauaĵo.

Historio de Zagrebo

La hodiaŭa Zagrebo elkreskis el du mezepokaj setlejoj evoluantaj dum jarcentoj sur du nejbaraj montetoj. La unua skriba mencio pri Zagrebo datas el 1094-a jaro, kiam sur Kaptol fondiĝis episkopejo, dum la najbara Gradec en 1242-a jaro estis proklamita liberiga reĝa urbo. Ambaŭ setlejoj estis ĉirkaŭitaj de firmaj remparoj kaj turoj, kies restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Dum la turkaj invadoj al Eŭropo, de la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj, Zagrebo estis grava limfofortikaĵo.

La baroka rekonstruo de la urbo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ŝanĝas la fizionomiojn de Gradec kaj Kaptol (la du setejoj). La malnovaj lignaj domoj estis forigataj. Konstriĝas luksaj placoj, monarhejoj kaj preĝejoj. Al la riĉeco de la urbo kontribuas pluraj foiroj, enspezoj de imposto je posedaĵoj kaj aro de metilaborejoj. Malfermiĝas ernejoj kaj malsanulejoj. La urbo superkreskas siajn mezepokajn limojn kaj disetendiĝas laŭ la vasta ebenaĵo. Elkreskas la unuaj parkoj kaj ripozbienoj.

Per la administracia unuiĝo deKaptol kaj Gradec kaj la ĉiraŭaĵo al unueca urbo Zagreb en 1850-a jaro ĝia evoluo pli akceliĝis. La detrua tertremo en 1880 iniciadis rekostruon kaj modernigon de multaj kadukaj kvartaloj kaj konstruaĵoj. Konstruiĝas imponaj publikaj konstruaĵoj. Oni ordigas parkojn, instalas fontanoj, orgamizas publikan transpporton kaj la komunumaj servojn.

En la 19-a jarcnto la nombro de la loĝantoj dekobliĝas.