Translokiĝo

La Kroata Esperanto-Ligo translokiĝis el Kneza Mislava 11 al Vodnikova 9. Kun KEL translokiĝis ankaŭ SEK kaj nun vi povas trovi nun al la adreso Vodnikova 9.

25-a de februaro 2019

Laborgrupo de TEJO

Dum la pasinta Internacia Junulara Kongreso, SEK partoprenis laborgrupon de TEJO pri Univerzitata agado. Tie homoj el 11 universitato el 8 landoj diskutis eblecoj de Univerzitata agado kaj organizado de univerzitataj kluboj.

Unu el la celoj de la laborgrupo estas krei reton de aktivaj universitataj Esperanto kluboj. Tiu plivastigos nia reto de intenaciaj kontaktoj kaj ni ĝoje atendas la unuan masivan skajpadon.

12-a de julio 2019

IJK 2019

La 75-a Internacia Junulara Kongreso daŭris de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto. La kongreso estis en la urbo Liptovský Hrádok en Slovakio.

La kongresanoj povus ĝui la interesan programon plenan de lingvaj kursoj, trajnadoj kaj praktikaj ekzercoj. Krom la oficiala programo oni ankaŭ povus elekti inter kvar tuttagaj kaj kvar duontagaj ekskursoj.

La kongreson partoprenis niaj du Robertoj: Roberto Maglica kaj Robert Milijaš kiuj ege ĝuis la aranĝon. Nun ni ĝ pri la venonta IJK en Someren, Nederlandio.

La oficialan retpaĝon de la IJK 2019 vi povas vidi ĉi tie.

12-a de julio 2019

110 jaroj de KEL

La duan de novembro la Kroata Esperanto Ligo festas sian 110-an (!) jariĝon!

La festo okazos en la Zagreba pupteatro (Zagrebačko kazalište lutaka) en Str. barun Trenk 3, je la 19-a.

Krom de multo da kantado kaj bongusta manĝaĵo, vi povos vidi kion KEL faris dum la pasintaj 110 jaroj.

Ĝis la revido!

16-a de oktobro 2018