Planata agado

  • Organizi esperanto-kurson.
  • Engaĝiĝi por la Zagreba Zamenhof festo en Decembro 2019.

Labor grupo de TEJO

Dum la pasinta Internacia Junulara Kongreso, SEK partoprenis laborgrupon de TEJO pri Univerzitata agado. Tie homoj el 11 universitato el 8 landoj diskutis eblecoj de Univerzitata agado kaj organizado de univerzitataj kluboj.

Unu el la celoj de la laborgrupo estas krei reton de aktivaj universitataj Esperanto kluboj. Tiu plivastigos nia reto de intenaciaj kontaktoj kaj ni ĝoje atendas la unuan masivan skajpadon.

12-a de julio 2019

Translokiĝo

La Kroata Esperanto-Ligo translokiĝis el Kneza Mislava 11 al Vodnikova 9. Kun KEL translokiĝis ankaŭ SEK kaj nun vi povas trovi nun al la adreso Vodnikova 9.

25-a de februaro 2019

Susret esperantskih pisaca

Kiel en antaŭaj jaroj, niaj klubanoj partoprenis la agadon en Hraŝĉina. Partoprenis Đivo Pulitika (presidanto de KEJA), Roberto Maglica i Robert Milijaš. Aparte de la kutimaj laboroj kaj la kunsido de la estraro, ni havis la honoron aŭskulti perkusionistan koncerton de Nenad Sinkauz kaj Josip Konćić.

Se oni iam partoprenis - ne nur auskultis - tiel artan koncerton, oni scias ke tio estas aranĝo de frenezaj instrumentoj kiuj ne nur bone sonas, sed ankaŭ mirigas la publikon kun la kreemo de la artisto. Post la perkusionista koncerto estis prelego kaj koncerto de la rusa esperantista verkisto, tradukisto, komponisto kaj kantisto, Mikaelo Bronŝtejn. Li ne nur kantis Esperante - li ankau kantis kelkajn rusajn kantojn.

Fotoj prenitaj de www.esperanto.hr

15-a de septembro 2018.

Tagoj de Esperanto-informado

SEK planas organizi kunvenoj por paroli esperante kaj lerni la lingvon. Tial, niaj klubanoj organizis informajn budojn ĉe UNIZGFER kaj FFZG - du fakultadoj ĉe la Zagreba univerzitato.

La 12-an kaj 14-an de marĉo estis la budadoj. Tiuj tagoj niaj klubanoj informis sciemulojn pri esperanto. Ĉe la budoj niaj gevizitantoj povis provi iun de la retaj esperanto-kursoj, foliumi la lerno-libron laŭ la zagreba metodo kaj aliajn librojn, aŭ ekludi verbo-parojn. La homoj kiuj ekŝatis esperanton povis aboniĝi nian retpoŝ-liston tial ke ni povus sciigi ilin pri nia estonta agado.

17-a de marĉo 2018.

Zamenhofa Tago 2017 kaj 60 jarojn de SEK

Nia Studenta Esperanto-klubo festis en la jaro 2017 sian 60-jaran jubileon. La festo okazis kadre de la Zamenhof-taga festo en Eŭropa domo en Zagrebo en Jurišićeva 1/1, la 16an de decembro 2017.

La amuzan programon partoprenis niaj nuntempaj kaj iamaj klubanoj. Estis bela kaj amuza festo kun multe da rido, muziko, kaj bongustan banketon de sinjorino Slavica.

Nia programo sekvis la programon de KEL, kaj faris sukceson. Partoprenis niaj klubanoj Mihaela Cik, Lucija Biličić, Andrea Horvat, Đivo Pulitika, Filip Mikuličić kaj Robert Milijaš.

La programo estis:

  • Esperantiginta kanto 365 de Saša Tin i Kedžo
  • Saluto de la prezidantino Mihaela Cik
  • Parolo de la iama prezidantino Ankica Jagnjić
  • Prezentado de tiu ĉi retejo
  • Kvizo pri la historio de SEK kaj KEL

En la kvizo partoprenis 11 homoj. Premiojn gajnis prezidanto de KEL Anto Mlinar kaj Davor Klobučar. La unuan premion gajnis iama prezidanto de SEK, Faruk Islamović.

19-a de decembro 2017

Unua fazo de la translokiĝo

Sabaton, la dek okan de novembro niaj klubanoj helpis pri la unua fazo de la translokiĝo de KEL.

La arkivo nun estas en la subtegmetejo de la estonta ejo de KEL en Vodnikova strato. Same kiel la unua parto de la biblioteko kiu estas en la koridoro.

La agado dauris la tutan posttagmezon helpe de "Selidbe Gluhak".

Ni ne povus fari tion sen la bongustan tagmanĝ de Slavica Štefić. Dankon onklino Slavica!

18-a de novebro 2017

Pakado de la biblioteko de KEL

Dum kelkaj posttagmezoj niaj klubanoj Mihaela Cik, Andrea Horvat, Lucija Biličić kaj Robert Milijaš kontrolis, purigis kaj pakis la katalogitan bibliotekon de KEL. Nun la biblioteko pretas por la translokigo al Vodnikova strato - nia estonta ejo. Surprize, tio estis interesa laboro. Ili trovis amason de oldaj libroj - iuj eĉ netranĉitaj.

Dankon klubanoj, por via tempo kaj laboro.

Fotis Robert Milijaš kaj Lucija Biličić (la pli belaj fotoj) :D

15-a de septembro 2017

Farbado de la estonta arkivejo en Vodnikova strato

Dum du posttagmezoj niaj klubanoj Filip Mikuličić, Mihaela Cik kaj Robert Milijaš farbis la lignaĵon en la subtegmetejo kie estos la arkivo de KEL.

Dankon al sinjoro Anto Mlinar kiu transportis la farbilojn de Knez Mislav ĝis Vodnikova.

P.S. Feliĉan naskiĝtagon Đivo!

29-a de septembro 2017

Volontulado ĉe la Renkontiĝo de esperantaj verkistoj en Hrašćina

Same kiel ĉiu jaro, niaj klubanoj volontulis en la bieno Njeguŝ. Partoprenis Đivo Pulitika (prezidanto de KEJA), Filip Mikuličić, Mihaela Cik, Robert Milijaš, kaj nia estonta klubano Filip Šeatović. La laboro estis kelnerumi, lavi la manĝiloj, purigi kaj ordigi.

Dum la mateno Teresa Nemere, nia gasto el Torun, Pollando, faris lingvajn egzercojn. La programo ekis post bongusta tagmanĝo en la bela ĝardeno de la bieno.

En la kelo de la bieno Neven Mrzlečki kantis ludante la gitaron. Post la belega koncerto Esperanto societo Rijeka invitis ĉiujn al celebrado de la 110-a datreveno de la unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio .

Poste komencis la literatura programo en kiu partoprenis niaj klubanoj: Đivo legis parton de Mi Stelojn Jungis al Revado de Mikaelo Bronŝtejn kiun prezentis Zdravko Seleš kaj Robert poemojn Miaj Ĉindevenaj genepoj kaj Saluto Surstrate de Baldur Ragnersson, kaj la poemon Eĉ Aĵoj Amas Pacon de Zora Heide. Teresa Nemere invitis al poezia konkurso je la temo: Ĉe la rivero Vistulo.

Fotis Dalibor Šeatović

16-a de Septembro 2017

Volontulado ĉe INTERFEST

Volontulado ĉe la internacia kultura festivalo INTERFEST, organizita de Bjelovara esperanta societo. Partoprenis niaj anoj Andrea Horvat kaj Robert Milijaš sub la komando de nia prezidantino Mihaela Cik. En la foto ĉe la dekstra vi povas vidi ilin ĉe ilia laborejo, la akceptejo, kun sinjorino Grozdana Grubišić Popović de DEB.

Ili ne laboris sole ĉe la akceptejo, sed ili ankaŭ pertoprenis en la programo kiel legantoj, purigis la haloj kaj partoprenis en la deklamkonkurso en la kategorio "Lernantoj kaj studentoj". Ili eĉ gajnis medaloj en tiu konkurso: Mihaela Cik la bronzan, Robert Milijaš la arĝentan, kaj Andrea Horvat la oran medalon.

La voluntado estis bela travivaĵo en kiu ni konatiĝis multaj interesaj homoj kaj gajnis novajn amikojn. Dankon al DEB kaj sinjoro Josip Pleadin por inviti nin.

Fotoj de DEB

agado por ordigi nian esperantan arkivejon

KEL havas belan spacon por deponejo en la sub­tegmentejo de Vodnikova 9. Sed necesis malplenigi la ejon de diversaj malnovaj aĵoj kiuj lasis la iamaj posedantoj.

La patro kaj la filo Šeatović diligentis en julio kaj forportis la fatrason al diversaj deponejoj. Estis granda kaj malpura laboro farita dum varma julio. Sed la ejo liberiĝis. Dankon al Filip kaj al Dalibor.

Filip laboris kontraŭ honorario kadre de Unufoja helpo de urbestro al la societoj. Dalibor volontulis.

Fotis Dalibor Šeatović

Zamenhof en Zamenhofa strato

La programo estis en la korto de la Akademio de pentroarto en Zamenhofa strato (departamento por restauracio). Legado de literaturo en sep lingvoj kaj muzika programo. Sep lingvoj bezonas sep legantojn.

Ni apartigas: La kulturataŝeon de la japana ambasadejo en Kroatio Ryohei Nakajima, kaj la kroatologon Domagoj Vidović, la tradukinton de la libro zamenhofa strato en la kroatan.

Pri la legado partoprenis nia Mihaela Cik, ŝi legis en Esperanto.

Muzike enkondukis Neven Mrzlečki, kaj la pinto de la muzika programo estis koncerto de nia Kaja Farszky kaj sia kolego Nenad Sinkauz. La programon gvidis Đivo Pulitika, kaj Filip Mikuličić kaj Robert Milijaš helpis pri la organizado.

Fotis Jadranka Farszky kaj Ivan Špoljarec

25-a de majo 2017

Esperanto sur Vodnikova strato

Pendigo de la banderolo "Esperanto" de sur la fenestro de la sidejo de Kroata Esperanto-Ligo dum la centa datreveno de la morto de L. L. Zamenhof.

Partoprenis niaj anoj Mihaela Cik kaj Robert Milijaš kun la profesia helpo da sinjorino Biserka Rožić-Šutej de la urba oficejo ZgFORUM.

La partoprenantojn kunordigis la prezidanto de KEL Anto Mlinar. Dankon al ĉiuj partoprenantoj, aparte al sinjorino Biserka por pretado de la banderolo.

Zamenhofa tago en Hungara societo Ady Endre

La 15-a de decembro 2016. Zamenhofa tago. Loko: Hungara societo Ady Endre - ne sen kialo. La gasto estis sinjoro Nanovfszky György - hungara ambasadoro, esperantisto kaj poligloto.

Post la muzika programo voĉlegis niaj estontaj klubanoj: Filip kaj Klara Šeatović. Sekvante, niaj Mihaela Cik kaj Robert Milijaš legis la leterojn kiujn Zamenhof sendis al Michaux. Fine, sinjoro Nanofski parolis pri Zamenhof kaj espernto.

Post la programo, la partoprenantoj kaj gastoj venis al restoracion Žlica i vilica (Kulero kaj forko) por amikado kaj bongusta vespermanĝo.

Fotis Davor Klobučar.

15-a de decembro 2017